Aŭtobuslinio Apolda-Jena

La aŭtobuslinio inter Apolda kaj Jena ekfunkciante en la 5.9.1909 estas la plej malnova regula kaj publika veturilcirkuldistanco inter du urboj en Turingio, Germanujo.

La busstacio centra en Jena, unu el la hodiaŭaj finaj haltejoj
Kajo 7 de kiu forveturas la busoj disde la Busa stacidomo de Apolda ĝis Jena

Detaloj redakti

La antaŭula projekto de 1889 antaŭvidis kunligi la menciitajn urbojn fervoje. Ankaŭ tramlinikreo pripensitis. Pro nekonviĝeblo de urba administracio la proponoj renversitis. Krome la planita linio taksitis tro malfacila kaj kara.

En 1902 la urba konsilantaro de Apolda okupiĝis pri elektrika trolebusa servo kio ankaŭ forĵetitis antaŭ repripensado en 1904. Aprile faru provveturado kiu pro liverproblemoj de necesaj aŭtoj prokrastendis ĝis la 11.8.1909. Pro paneetoj planitis por la 24.8. nova provveturado. Ĝi sukcese finiĝis sur la foirplaco de Jena. Startejo estis la Hotelo Thüringer Hof en Apolda, proksime de la Stacidomo de Apolda.

Ekis la regula servo en la 5.9.1909 kaj oktobre samjare dua aŭto ekuzitis. En la 28.4.1910 fonditis Automobil-Omnibuslinie Apolda-Jena srl kiu aranĝis registriĝon ĉe la tribunalo de unua instanco de Apolda kaj iĝis tiel oficiala tendadanto de la menciita linio.

Tamen ankoraŭ plurfoje ŝanĝiĝis la deĵorantaj societoj. Responsis i.a. ekde la 1.1.1914 Jenaer Elektrizitätswerke AK, ekde komenco de la 1950-aj jaroj Betriebsteil Apolda des VEB Verkehrskombinates Erfurt kaj ekde la 1.7.1990 Kraftverkehr Apolda srl. Ekde la 1.1.1992 prizorgas la linion (numero 280) Personenverkehrsgesellschaft mbH Apolda kiu intertempe kunfandiĝis kun Personenverkehrsgesellschaft mbH Weimarer Land.

Literaturo redakti

  • Georg Thieme: Die Omnibuslinie Apolda – Jena. Ĉe: Apoldaer Heimat. 22. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti