Aŭtospektaklo de Los-Anĝeleso

La Aŭtospektaklo de Los-Anĝeleso (angle Los Angeles Auto Show, ankaŭ konata kiel LA Auto Show), estas aŭtospektaklo okazanta ĉiujare en Los-Anĝeleso, Kalifornio. Ĝi estas publike alirebla dum dek tagoj, kaj okupas proksimume 71 000 m² da ekspozicia surfaco en la Los Angeles Convention Center. Ekde 2006 la spektaklo kutime okazas en novembrodecembro.

La LA Auto-Show estas agnoskata de la Internacia Organizaĵo de Fabrikantoj de Aŭtomobiloj kiel oficiala internacia ekspozicio. Ĝi estas unu el la kvar ĉefaj aŭtospektakloj en Usono, kune kun la Nordamerika Internacia Aŭtospektaklo de Detrojto aŭ tiu de Ĉikago.

Eksteraj ligiloj

redakti