AME (Votuporanga-SP)

AME, portugala mallongigo pri Ambulatório Médico de Especialidades (plurfaka kuraca ambulatorio) estas publika ambulatorio en la brazila urbo Votuporango, inaŭgurita en la 7-a de decembro 2007. Kiel ambulatorio la malsanuloj povas viziti kuraciston kaj ricevi kuracojn sen enhospitaligo.

AME
Ambulatório de Especialidades Médicas de Votuporanga
organizaĵo
Komenco 7-a de decembro 2007
Sidejo Votuporango

 Brazilo

Tipo Publika ambulatorio
Retejo amevotuporanga.com.br
vdr

AME estas projekto de la registaro de subŝtato San-Paŭlo kaj estas sub la administrado de Santa Casa de Votuporanga. La servoj provizataj de AME kadriĝas en SUS, la brazila publika sansistemo.

La ĉefaj servoj estas:

  • Specialaj medicinaj konsultoj;
  • Ordinaraj medicinaj konsultoj;
  • Ambulatoripacientaj ekzamenoj;
  • Malgrandaj kirurgiaj procedoj.

[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti