Aŭtovojo de la Mediteraneo

aŭtovojo de Algeciras al Barcelono (Hispanio)
(Alidirektita el AP-7)

La Aŭtovojo de la Mediteraneo aŭ en hispana Autovía del MediterráneoA-7 estas hispana aŭtovojo apartenanta al la Reto de Ŝtataj Ŝoseoj kiu ekas en Algeciras kaj finas en Barcelono. Laŭ la nomenklaturo de la Reto de eŭropaj ŝoseoj estas la hispana ero de la E-15.

A-7

La aŭtovojo estas koncerno de la Ministerio de Fomento, escepte la eroj Alcoy-Canals kaj Sagunto-Villanueva de Alcolea, kiuj apartenas al la registaro de la Valencilando. La aŭtovojo estas kompleta plejparte, escepte kelkajn erojn. Menciindas, ke en Katalunio apenaŭ estas konstruita ero (escepte eron en Taragono), kaj ke kio suferas pli da prokrastoj estas la konekto inter Castellón kaj Barcelono.

Eksteraj ligiloj redakti