Abraha (geeze: አብርሃ) (literumita ankaŭ Abreha, mortis post la jaro 570;[1] r. 525 – ĝis almenaŭ la jaro 553[2]), konata ankaŭ kiel Abrahah al-Ashram (arabe أَبْرَهَة ٱلْأَشْرَم), estis Aksuma armegeneralo, poste vicreĝo de Suda Arabio por la Aksuma Reĝlando, kaj poste memdeklarita sendependa reĝo de Himjaro.[3] Abraha regis en multo de la nuntempa Arabio kaj Jemeno el almenaŭ 531–547 ĝis 555–570.[4][5]

Abraha
Persona informo
أبرهة الحبشيا
Naskiĝo nekonata
en Aksumo
Morto 570
Mortis pro naturaj kialoj vd
Profesio
Okupo reĝomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abraha estas konsiderata kiel elstara figuro en la historio de Jemeno, promociante la defendon de kristanismo kontraŭ la hegemonia judismo kaj la paganismo de Centra Arabio.

Referencoj redakti

  1. Stuart Munro-Hay (2003) "Abraha" en Siegbert Uhlig (eld.) Encyclopaedia Aethiopica: A-C. Wiesbaden: Harrassowitz Verlag.
  2. S. C. Munro-Hay (1991) Aksum: An African Civilization of Late Antiquity. Edinburgh: University Press. p. 87. (ISBN 0748601066)
  3. (June 1, 2009) “Abraha”, Encyclopaedia of Islam, THREE. 
  4. Scott Fitzgerald Johnson (eld.) (2015) The Oxford Handbook of Late Antiquity. Oxford University Press. p. 287. (ISBN 019027753X)
  5. Francis E. Peters (1994) Muhammad and the Origins of Islam. SUNY Press. p. 88. (ISBN 0791418758).