Absoluta geometrio

Absoluta geometrio estas geometrio kiu havas nek paralelan postulaton nek iun ajn el ĝiaj alternativoj. Ĝiaj teoremoj estas pro tio veraj en neeŭklidaj geometrioj, kiel hiperbola geometrio kaj elipsa geometrio, kaj ankaŭ en eŭklida geometrio. En Elementoj de Eŭklido, la unuaj 28 propozicioj ne uzas la paralelan postulaton, kaj pro tio povas esti inkluzivitaj en absolutan geometrion.