Abu-Hamado (Abu Hamad) estas urbeto de Sudano sur la dekstra riverbordo de la Nilo, 555 kilometrojn (aŭ 345 mejlojn) per trajno norde de Ĥartumo. Ĝi kuŝas ĉe la centro de la granda S-forma kurbo de la Nilo, kaj de la relo al Ŭadi-Halfao transiras rekte la Nubia dezerto, iome okcidente de la malnova karavanvojo al Korosko. Branĉa relo, 138 mejlojn longe, el Abu-Hamado descendas la dekstran riverbordon de la Nilo al Karejmo en la Dongola mudirio.

La urbeto nomiĝas pro fama ŝejĥo enterigita tie, kies tombon vojaĝantoj transirantaj la dezerton uzis ekse deponi ĉiujn superfluajn komercaĵojn, la sankteco de la sanktula tombo garantianta ilian sekurecon.