Acetila koenzimo A

kemia kombinaĵo

La acetila koenzimo A (ofte mallongigita kiel acetil-KoA, ac-KoA, acetil-CoAac-CoA), estas grava molekulo por metabolismo, kiu partoprenas plurajn bioĥemiajn reakciojn, kiel la ciklo de Krebs aŭ la glioksilata ciklo. En la unua ŝtupo de energia produktiĝo, sakaridoj, grasoj, kaj proteinoj estas enzime rompitaj en pli simplan unuon, acetilan koenzimon A.

El acetila A-koenzimo oni ankaŭ povas formi aminoacidojn kaj lipidojn, kvankam por aminoacidoj oni ankaŭ bezonas aliajn metabolidoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.