Acida atencoacida atako estas atako je personoj aŭ aĵoj per acido aŭ aliaj kaŭstikaj substancoj.

Atenco kontraŭ personoj redakti

 
Viktimo de acida atenco

Okaze de acida atenco kontraŭ persono, temas pri korpa insulto, dum kiu la atencanto ĵetas acidon al korpo - plej ofte vango, kapo - de la viktimo. La acido detruas la haŭtan surfacon, kaŭzas ofte blindecon kaj eĉ povas konduki al morto, okaze de manko de medicina traktado.

Tiu formo de la korpoinsulto estas ofta en islamaj landoj de Suda Azio, kie la viktimoj estas virinoj en proporcio de 80 %.

La kaŭzoj estas:

  • ĵaluzo
  • puno je virino por „nekonvena“ doto
  • puno pro rifuzo je seksumado
  • disputo inter familioj

La viktimo suferas pro la acida atenco dum sia tuta vivo, ne havas iun ajn ŝancon por trovi novan edzon, eĉ la sinmortigo estas tre ofta ĉe la viktimoj.

Atenco kontraŭ artaĵoj redakti

Acida atenco kontraŭ artaĵoj povas okazi pro psiĥa perturbo aŭ religia, politika ekstremismo, sed tre malofte.

Vidu ankaŭ redakti