Actus primus estas teknika sintagmo uzita en la filozofiaj medioj de skolastiko.

La latina vorto actus signifas “dotita de perfekteco, determinaĵo, komplemento, aktualigita de potenco. En ĉiu estaĵo, fakte, distingeblas diversaj “aktualigoj” (perfektigoj), ĉiu subordigita al la antaŭa. Tiel ekzisto supozas esencon; “potenso” supopzas “ekziston” (vidu:Entelekio); ago supozas kapablon… La unua realo (actus primus) komencas la serion, sed supozas neniun alian kiu ĝin antaŭas en la sama serio dum atendas kroman aktualigon, nome la (actus Secundus).

Sed kiel la sama estaĵo povas esti difinita "aktualaĵo" se konsiderita sub la lumo de tio kio ĝin antaŭas, kaj "potencaĵo" se konsiderita sub la lumo de tio kio postvenas (vidu: actus et potentia), la signifo de la vortoj "unua aktualaĵo" povas varii laŭ la supra vidpunkto, kaj startvidpunkto el kiu komenciĝas la serio. La unua materio estas pura potenco, la substrato preta ricevi la ”formon”, kaj la substanca formo estas pura determinaĵo aŭ ĝia unua aktualigo. La substanco konstituata de tiuj du principoj pretas ricevi kromajn perfektaĵojn kiuj estas aktualigoj, nome perfektigoj de la potenca stato. Kio estas do substanco? Ĝi estas rezulto de serio de potencoj kaj aktoj, kiuj supozas la actus primus (la unuan aktualigon)… Kiu siavice supozas la komencan Actus purus (la aktualigo senpotenca).

Kaj tiu kazo estas la plej ofta aplikado de la terminoj-konceptoj de actus primus kaj actus Secundus. La unua estas kapablo, la dua ekzercado aŭ plenumado. Ekzemploj: vidi in actu primo signifas simple posedi vidsenson, vidi in actu secundo signifas efektivigi vidagojn. Eble povas helpi la moderna distingo inter energio potenca kaj energio kineta; aŭ: “fusilo kun ŝargo” reprezentas la unuan aktualigon, la plirapidigo de la kuglo al la celo reprezentas la duan aktualigon. Sed temas pri komparo inter malsimilaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Fontoj redakti

  • Rekta fonto: vikipedia angla artikolo Actus primus.
  • Catholic Encyclopedia Actus primus,volum 1.
  • Leo J. Elders, La metafisica dell'essere di san Tommaso d'Aquino in una prospettiva storica, Libreria Editrice Vaticana, Volume I - L'essere comune, 1995.