La termino entelekio estis forĝita de Aristotelo por indiki sian apartan filozofian koncepton (ἐντελέχεια) pri realaĵo kiu havas ene de si mem la finan celon al kiu, evoluiĝante, direktiĝas. Tiu vorto, fakte, estas formita de la subvortoj en + telos, kiuj en greka lingvo signifas "ene" kaj "celo", kaj estas kunigitaj por aserti specon de "intrinseka celo".

Aristotelo redakti

Aristotelo parolis pri “entelekio” en opono al la platona teorio de la ideoj por pruci ke ĉiu entaĵo evoluiĝas startante el cela kaŭzo, ena en ĝi, kaj ne pro eksteraj idealaj modelaj ideoj-kaŭzoj, situintaj en Hiperuranio laŭ la filozofio de Platono.

Entelekio estas, do, tensio de la organismo al la realiĝo de si mem laŭ ĝiaj internaj leĝoj, trapasante de la “potento al la akto”.[1]

Estas sciate, fakte, kiel, laŭ Aristotelo, ŝanĝiĝo (aŭ evoluiĝo) povas esti plene eksplikata kaj komprenta kiam oni trovas ĝiajn kvar kaŭzojn: Materia Kaŭzo, Formala Kaŭzo, Efika Kaŭzo, kaj Cela Kaŭzo. Por difini la plenumiĝon de la celo, Aristotelo uzas la terminon “entelekio” kiu indikas la staton de perfekteco de io kio atingis sian celon.

Disvolviĝoj redakti

La estontaj novplatonistoj alproksimiĝis, parte, al tiu aristotela, laŭ kiu la formo de la korpo devis estis imanenta koncepto, kaj ne platone transcenda, tamen ili trovis redukta la identigon de la animo kun la “entelekio”, ĉar la animo laŭ ili estas io kio antaŭas la korpon kaj ĉiukaze aŭtonoma rilate ĝin. [2]

Skolastikuloj multe rezonadi pri tiu aristotela koncepto. Tomaso de Akvino, pruvinte la pravecon de tiu filozofia koncepto, sur ĝi fondis sian filozofion pri Dio:

  • Ĉar entelekio estas samtempe kuniĝo de akto kaj potenco (akto pro la evoluiĝo jam atingata kaj potenco' pro la evoluiĝo ĉiam preta starti). Tomaso difinis:
  • Dion (en la limoj de la homa scio-ebleco kiu estas devigata starti el la perfektecoj de la kreitaĵaro), kiel Akto pura, nome akto sen potenco ĉar jam tute religita en si mem.
  • La akto, kiu estas posedo de perfekteco, ne povas esti limigita de la “potenco” kiu estas kapablo de perfekteco. Pro tio la pura akto povas esti nur senlima kaj unika;
  • Kaj ĝuste pro tio Dio estas la fundamento mem de la esto ĉar tute memsubsista kaj tute simpla (sen komponaĵo de elementoj). Ĉiuj aliaj estuloj partoprenas en la esto ĉar ne posedas la eston kaj en ili, do, distingebla la ekzisto de la esenco. Dio estas la unuigo de tiuj du.

Sintezo de la aristotela ĉi-tema konceptaro de Aristotelo kaj de novplatonistoj faris la katolika monaĥo Tommaso Campanella, laŭ kiu la naturo estas amplekso da vivuloj, ĉiu animita kaj emanta al sia celo, sed samtempe ĉiuj unuigitaj kaj harmonie direktigitaj al komuna celo de universala Animo de la mondo.

Pli/malpli kun tiu nocio konfrontiĝis filozofio de ĉiuj epokoj.

Ankaŭ Leibniz akordigis aristotelan entelekion kaj la vidpunkton de novplatonismo, tion igante esenca propreco de la monado, nome de ĉiu «centro de energio», kapabla aŭtonome evoluiĝi al propra celo: ĉiu monado ricevas neniun impulson el la ekstero, sed ĉiuj kune formas unuecan amplekson, regatan en ĝia eno de harmonio antaŭfiksita de Dio, la plejalta monado.

Notoj redakti

  1. Aristotelo pri tio parolis kiel pri io kio “havas la vivon en potenco” (”Περι ψυχηϛ” (pri animo), II, 412, a27-b1).
  2. Tiel Plotino en "Eneadoj", IV, 7, 8.

Vidu ankaŭ redakti