Adamclisi [adamklisi] (germane Adamklissi) estas vilaĝo en la historia regiono Dobruĝo en la rumana distrikto Constanța.

Adamclisi
komunumo en Rumanio
Administrado
Poŝtkodo 907010
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 044  (2021) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 5′ N, 27° 57′ O (mapo)44.07916666666727.954166666667Koordinatoj: 44° 5′ N, 27° 57′ O (mapo) [+]
Areo 135,73 km² (13 573 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Adamclisi (Rumanio)
Adamclisi (Rumanio)
DEC
Adamclisi
Adamclisi
Situo de Adamclisi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Adamclisi, Constanța [+]
vdr

Historio redakti

 
Tropaeum Traiani

La fondiĝo de la loko estas datita je la romia epoko kaj prenas sian (turkdevenan) nomon de la romia armea rezervejo „Civitas Tropaensium“.
La loko estas fama pro sia monumento Tropaeum Traiani (La trofeo de Trajano), kiu estis establita en 109 kiel venkosigno de la romianoj kontraŭ la dakoj, post la trajanaj militoj.

Pli poste setlis tie veteranoj de la Dakiaj militoj. Ĉirkaŭ la jaro 200, la loko ricevis romian urborajton. Post la retiriĝo de la romianoj el la provinco Dakio, ekregis la gotoj „Tropaeum Traiani“.
Sub la regado de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio, oni konstruis fortikigajn instalaĵojn kaj la urbo travivis sian duan floradon.
En 587 avaroj detruis ĝin kaj por jarcentoj iĝis forgesita.
Post kiam la osmana imperio konkeris Dobruĝon ĉe la fino de la 14-a jarcento, setlis tie turkoj kaj tataroj.
La nomo Adamklissi kaj Adam Kilise (turke: "Preĝejo de homo") estiĝis pro eraro. La turkoj konsideris la monumenton preĝejo.

Vidindaĵoj redakti

Krom „Tropaeum Traiani“, arkeologoj elfosis ruinojn de la samnoma urbo. Al tiu apartenas fortikigaj instalaĵoj kun 22 turoj kaj 4 pordoj (enirejoj), kanaligaj instalaĵoj, pavimitaj stratoj kaj 4 frukristanaj preĝejoj.