Distrikto Constanța

Constanța [konstanca] estas distrikto (rumane județ) en la sud-orienta Rumanio, en la provinco Dobroĝo, ĉe Nigra Maro. Ĝia ĉefurbo estas Konstanco.

Distrikto Constanța
Constanta.png
Ĉefurbo Konstanco (Rumanio)
Regiono Dobroĝo
mallonge CT
Telefono +40×41...
Areo
 
7.071 km²
(8-a rango)
Loĝantaro 715.151
(5-a rango)
Loĝdenso 101/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
Information icon.svg
vdr

Najbaroj: oriente: Nigra Maro; sude: Bulgario; okcidente: distriktoj Călărași kaj Ialomița; norde: distriktoj Brăila kaj Tulcea.

Distrikto Constanța estas la plej urbeca de Rumanio. El 715.151 loĝantoj 506.458 vivas en urboj, tio estas pli ol 70 %. Interalie pro tio la distrikto donas la plej altan kontribuon al la malneta enlanda produkto de Rumanio, nome 17,4 miliardojn da leoj jare. Per areo de 7071,29 km² ĝi havas la 8-an lokon laŭ areo inter la rumanaj distriktoj; laŭ la loĝantaro la 5-an.

Administra dividoRedakti

La distrikto Constanța havas 3 urbegojn, 9 urbojn kaj 58 vilaĝojn:

  • Urboj
  • Vilaĝoj

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti