Cernavodă

urbo en nuna Rumanio

Cernavodă [ĉernavodǝ] estas urbo en la rumana distrikto Constanța.

Cernavodă
Urbo
urbeto en Rumanio • havenurbo
Lando  Rumanio
Distrikto Constanța
Alinome Ἀξιούπολις (greke), Черна вода (bulgare), Boğazköy (turke)
Situo 44° 20′ N, 28° 2′ O (mapo)44.33805555555628.033611111111Koordinatoj: 44° 20′ N, 28° 2′ O (mapo)
Cernavodă (Rumanio)
Cernavodă (Rumanio)
DMS
Alto super maro 50 m
Poŝtkodo 905200
Loĝantaro 17,022 (en 2011; 18.915 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 60776
vdr

La nuna rumana nomo deriviĝas de la bulgara nomo Черна вода (kun tre simila prononco), kiu signifas "nigra akvo". En antikveco la urbo havis la grekan nomon Ἀξιούπολις [aksjupolis]; ĝi estis fondita de grekaj koloniistoj en la kvara jarcento a. n. e.

Ĉe Cernavodă la Kanalo Danubo-Nigra Maro debranĉiĝas de Danubo.

Inter 1890 kaj 1895 la inĝeniero Anghel Saligny tie konstruis fervojan ponton super Danubo, kiu ankoraŭ ekzistas kaj estas registrita kiel teĥnika monumento. Kiam oni testis la ponton per vagonoj plenŝarĝitaj per rokoj, Saligny estis en boato sub la ponto por demonstri sian fidon je ĝia stabileco. En 1987 oni apude konstruis novan ponton, kaj la malnova ne plu estas uzata. Ankaŭ aŭtovojan ponton (A2) oni konstruis apude.