Mangalia

Mangalia (turke Mankalya; bulgare Мангалия) estas urbo en Rumanio, en la distrikto Constanța, ĉe la bordo de la Nigra maro. Ĝi havas 40.132 loĝantojn, kies dekono estas turka aŭ tatara kaj mohamedana laŭ religio.

Ĝi estas grava marborda ripozejo kaj haveno, 40 km sude de Konstanco.

Historio redakti

La origina nomo de la urbo estis laŭ Plinio la Maljuna komence CerbatisAcerbatis. Ĝin nomis plej verŝajne la antaŭgreka loĝantaro (verŝajne la dorianoj), sed tekstoj el la 4-a jarcento a.K. mencias ĝin kiel Kallatis (pli malfrua latina skribformo estis Callatis). En la dua duono de la 4-a jarcento, la urbo ekfloris, kion pruvas gravaj konstruaĵoj kaj la tiam komenciĝinta pregado (?) de la arĝenta mono. Fine de la jarcento, la urbo iĝis centro de kontraŭmakedona ribelo, kio montras, ke ĝi estis ankaŭ politike la plej grava inter la nigra-maraj grekaj kolonioj.

La urbo sukcese kontraŭstaris en 180 a.K. La atakon de la traka reĝo, sed 100 jarojn poste ĝi devis rekoni la regadon de Romio. Pli poste ĝi sukcesis atingi unufoje sendependecon kun aliaj pontos-aj kolonioj, sed en 29-28 a.K. ĝi definitive submetis sin al la romia imperio kaj iĝis parto de la provinco Moesia Inferior.

Dum la romia epoko, tie estis la plej forta kastrumo de la marbordo, kiu certigis defendon de la tuta regiono sude de la malnova Tomis. La restaĵoj de la iama romia fortikaĵo postrestis eĉ ĝis hodiaŭ, la fortikaĵo estis ortangula, konstruita el prilaboritaj ŝtonoj, ties longaj flankoj direktitaj norde-sude, la muroj dikis du metrojn. La fortikeĵo estis detruita plurfohje, sed oni ĉiam rekonstruis ĝin por servi kontraŭ la eksteraj atakoj kaj la kamparanaj ribeloj. Ĝia fina detruo okazis en la 6-a jc., kiam la avaroj atakis la urbon. La restaĵojn de la detruita fortikaĵo oni elfosis en 1960.

Post atakoj de la avaroj, la urbo preskaŭ tute detruiĝis, ĝi iĝis fiŝkaptista vilaĝeto. Ĝi venis sub la regadon de la Bizanca imperio en la 9-a jc., same kiel la tuta Dobruĝo. En 1225, la tataroj bruldetruis la vilaĝon kaj establis kolonion, kie ili okupiĝis pri bredado de ĉevaloj kaj ŝafoj kaj interkomercis kun la etnombraj postrestantaj grekaj fiŝkaptistoj.

Komence de la 16-a jarcento, oni mencias ĝin kiel novan urbon de la Osmana imperio. En tiu oni konstruis la moskeon de sultano Esma Han, kiun oni inaŭguris en 1525. Ĝi estas nun la plej malnova, ankoraŭ funkcianta islama preĝejo de Rumanio. La nuna nomo de la urbo (Mangalia) aperis unuafoje en 1593 en vojaĝa rakonto.

La urbo venis en 1878 sub la regadon de Rumanio kaj danke al la grandnombraj setliĝantoj, la 1000-1500-loĝanta komunumo iĝis 10.000-persona urbo. Post la dua mondmilito, ĝi estas dum kelkaj jaroj militista zono, kun plena ĉesigo de la turismo. Ekde 1954, la stalinisma gvidantaro denove permesas turismon, en la sekvaj du jardekoj malfermiĝis ripozejaj setlejoj ĉirkaŭ Mangalia: Jupiter, Olimp, Neptun, Saturn, Venus kaj Cap Aurora.

Vidindaĵoj redakti

  • Greka tombejo – uzita ĝis la 4-5-a jc. a.K.
  • Ruinoj de la urbomuroj de la antikva Kallatis kaj de la iama fortikaĵo
  • moskeo de Mangalia
  • Arkeologia muzeo
  • Urba kuracbanejo - kun akvo de 25-28
  • Urba futbala stadiono - konstruita en 1960

Eksteraj ligiloj redakti