Pecineaga [peĉinjaga] estas komunumo en distrikto Constanța, la sudorienta Rumanio, kun 3063 loĝantoj en 2002. Al ĝi apartenas la vilaĝo Vânători. Ĝi situas 39 km sude de Konstanco, 12 km nordokcidente de Mangalia.

Historio redakti

Ĝia malnova turka nomo estas GerencikGelincik, rumane GherenghicGheringhic. La komunumon fondis tataroj, ĝia unua mencio datiĝas de 1857. Ĝi ricevis la nunan nomon en 1923, laŭ la turka nomo de la peĉenegoj (peçenekler). En la 10-11-aj jarcentoj, la areo apartenis al la peĉenegoj.

Inter 1933 kaj 1940 ĝi portis la nomon I. G. Duca, laŭ la rumana ĉefministro Ion Gheorghe Duca.

La unuaj rumanaj setliĝintoj alvenis en 1882-83 el montara regiono de Transilvanio. En la sekvaj jaroj plu daŭris la rumanigo de la vilaĝo per alveno de familioj el Brăila kaj Râmnicu Sărat.

Eksteraj ligiloj redakti