Cumpăna [kumpəna] estas komunumo en la distrikto Constanța, Rumanio.

Cumpăna
Vilaĝo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Constanța
Situo 44° 7′ N, 28° 33′ O (mapo)44.11138888888928.555555555556Koordinatoj: 44° 7′ N, 28° 33′ O (mapo)
Cumpăna (Rumanio)
Cumpăna (Rumanio)
DMS
Alto super maro 62 m
Poŝtkodo 907105
Loĝantaro
– komunumo 11.253 (en 2009)
– vilaĝo 9.871 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 61639
vdr

Historio redakti

La vilaĝo estis unafoje menciita sub la nomo Hașiduluc en 1870 fare de Ion Ionescu de la Brad en lia verko Excursion agricole dans la plaine de la Dobroudja. Ĝi estis alinomita al Cumpăna en 1926.

Administrado redakti

La komunumo enhavas du vilaĝojn:

  • Cumpăna (historia nomo: turke Haşiduluc)
  • Straja (historia nomo: Mahometcea, turke Mehmedçay)

Lastaj evoluoj redakti

En la lastaj jaroj, Cumpăna iĝis favorata rezida areo por la homoj, kiuj forlasas la tropleniĝintan urbon Constanța. La elkonstruo de la konformaj servoj (gaso, traktado de malpura akvo kaj proksimeco al aĉetcentroj) akcelis tiun procezon. En Cumpăna estas videblaj du ortodoksaj preĝejoj, unu estis renovigita en 2007, kaj unu Pentekosta Kristana preĝejo fondita en 1991.

En 2007, Cumpăna estis premiita per la honora titolo "European Village" (angle: eŭropa vilaĝo) fare de la delegitaro de Eŭropa Unio en Rumanio.

Eksteraj ligiloj redakti