Adeel Mahmood BUTT (naskiĝis la 26-an de februaro 1984 en Nankana Sahib) estas unu el la plej aktivaj junaj esperantistoj de Pakistano. Li esperantistiĝis en 2000, profesie li estas interpretisto/tradukisto kaj instruisto pri la turka lingvo. Li diplomiĝis en Nacia Universitato pri Modernaj Lingvoj en Islamabado.

Adeel Butt
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1984 (1984-02-26) (40-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pakistano
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li fondis la Junularo Esperantista Pakistana (JEP)-on kaj partoprenis en la 1-a Sud-Azia Seminario, kiu okazis en Nepalo en 2012. Li fortigas esperantan movadon en Pakistano, li estas reprezentanto de Projekto 125 el UEA/ILEI en Pakistano kaj ankaŭ Asist. Sekretario de Sud-Azia Komitato (SAK). Li unua foje kaj sole partoprenis al okazintan la 97-an UK-on kaj la 68-an IJK-on en Hanojo, Vjetnamio. Ekde la jaro 2012, li estas reprezentanto de ILEI en Pakistano.

Partopreno en Universalaj Kongresoj (UK) redakti

  • 97a UK en Hanojo/Vjetnamio

Partoprenoo en Internaciaj Junularaj Kongresoj (IJK) redakti

  • 68a IJK en Hanojo/Vjetnamio

Partopreno en Aziaj Kongresoj (AK) redakti

Partopreno en Sud-Aziaj Seminarioj (SAS) redakti

  • 1a Sud-Azia Seminario en Katmando/Nepalo