Administra Konsilio (Norvegio)

La Administra Konsilio (norvege Administrasjonsrådet) estis registarkonsilio establita de la Supera Kortumo por regi Norvegion. Ĝi estis formita la 15-an de aprilo 1940 kaj anstataŭigis la 1-an ministraron de Quisling. Ĝi estis disigita la 25-an de septembro kaj anstataŭigita de la germana Reichskommissar Josef Terboven.

La konsilio konsistis en sep homoj kaj estis estrita de Ingolf Elster Christensen.

Membro Ministerio
Ingolf Elster Christensen Eksteraj aferoj, Defendo kaj Laboro
Andreas Diesen Sanecaj kaj sociaj aferoj
Gunnar Jahn Transporto kaj komunikoj
Didrik Arup Seip Edukado kaj esploro
Ole F. Harbek Justico
Jens Bache-Wiig Komerco kaj industrio
Rasmus Mork Agrikulturo