Berna Ĵuraso (administra regiono)

La administra regiono Berna Ĵuraso estas administra unuo de Kantono Berno, kiu kreiĝis kadre de la reformo de la malcentra administracio de la kantono kun efiko de la 1-a de januaro 2010. Ĝia teritorio kovras la tutan regionon de la Berna Ĵuraso kaj kongruas kun ĝia ununura administra distrikto, nome la administra distrikto Berna Ĵuraso.

Mapo de la administra regiono Berna Ĵuraso
Nomo de la administra distrikto Loĝantaro
(2010-01-01)
Areo en km² Nombro de la komunumoj
Berna Ĵuraso 51539 540.95 49
Totale (1) 51539 540.95 49