Adoleskantina romano

Kiel adoleskantinan romanon (germane: Backfischroman) oni titolas ĝenron de porinfana literaturo kaj de la ĉefe al knabinoj de inter 12 kaj 16 jarojn aĝaj celita literaturo.

La termino estas uzata ene de la germana literaturhistorio por verkoj skribitaj inter 1850 kaj 1950. Ili kliŝe prezentas tradician imagon de la adoleskantinoj kaj de la virinoj kaj de ilia rolo socia. Sekve la agado de multaj finiĝas per la edziniĝo. La heroino iĝas hejmmastrino kaj rezignas pri eventuale ekzistantaj profesiaj deziroj.

Klasikaj verkoj estas "Der Trotzkopf" de Emmy von Rhoden. Aliaj konataj reprezentantoj estas Magda Trott kaj Henny Koch. Krome estas konataj kaj ĝis hodiaŭ eldonitaj la libroj de Else Ury.

Dum la dua duono de la 20a jarcento tiu subĝenro evoluiĝis samtempe kun la tuta socio al alitipaj historioj de alitipaj junulinoj, kun nunaj novaj problemoj, kiaj rilatoj kun la junuloj, problemoj kun la gepatroj aŭ geinstruistoj kaj lernejo, problemoj inter amikinoj ktp.