Adomas

vira persona nomo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Adomas estas relative ofta litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la biblia persona nomo Adamo.

  • Adomas Varnas (1879-1979), centjariĝinta litova artisto
  • Adomas Mečislovas Grikpėdis (naskiĝis en 1947), litova filologo, redaktoro kaj esperantisto
  • Adomas Jakštas (reala nomo Aleksandras Dambrauskas, 1869-1938), katolika pastro, socia aganto, filozofo, literatura esploristo, prelato kaj la unua esperantisto en Litovio
  • Adomas Vaitilavičius (1915-1996), litova kuracisto specialiĝinta pri mikrobiologio, doktoro de medicinaj sciencoj kaj esperantisto

Notoj redakti