Adorado de la Sanktega Sakramento

Adorado de la Sanktega Sakramento estas katolika agado en kiu la pano kaj la vino de la eŭkaristio ricevas la plej altan formon de kulto. Tiu estas la logika rezulto de la doktrino de Transsubstancigo kaj de La Kredo Nicea. Ĉar se Jesuo estas Dio, kaj la pano kaj vino estas la efektiva korpo kaj sango de Jesuo Kristo, sekve, la pano kaj vino estas Dio.