Adrados [aDRAdos] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Adrados estas etimologie komprenebla kiel hedero-hava.

Adrados
Iglesia de Adrados.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40354 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 120  (2022) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 4° 7′ U (mapo)41.368333333333-4.1127777777778Koordinatoj: 41° 22′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 879 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Adrados
Situo de Adrados

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Adrados [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Adrados en la provinco Segovio.

ToponimioRedakti

La loknomo koincidas kun aliaj similaj toponimoj pri elementoj de la pejzaĝo kun hedero, tio estas, "hedrados". Kompare kun La Adrada foje Peña Hedrada. En Zamoro estas Las Hedradas, ĉe Oŭrenso. En Salamanko, Ledrada aperis ankaŭ kiel El Hedrada en 1470.​ La evoluo el latina *ILLOS HĔDĔRĀTOS > Los Edrados estas regula. Poste okazis asimilado al Adrado.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 125 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 350 el la 1850-aj jaroj.

Ĝi distas 54 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Perosillo, Cozuelos de Fuentidueña, Torrecilla del Pinar kaj Hontalbilla.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento kaj la ruinoj de la ermitejo de Sankta Benedikto.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti