Aerkastelo, aera kastelo, ĥimerkastelo, nubkastelo (ĉiuj en PIV) estas esprimo por vanta, ĥimera (nerealigebla) produkto, proceso ks., kiun oni volas kaj revas realigi, sed kiu fakte ne estas realigebla kaj restos fantaziaĵo.

Aerkastelo en brita karikaturo de 1740

La esprimo aperis unuafoje en la germana lingvo, en la 16-a jarcento. La esprimon uzis Zamenhof kiel '"konstrui kastelojn en aero, sur glacio" (PIV).

Similsignife oni uzas en la angla ankaŭ la esprimon pipe dream t.e. "pipa revo" (revo, kiun oni havas fumante pipon, eble opian).

Vidu ankaŭ redakti