Post la kasko, la aersakojako kaj veŝto estas la plej grava sekureca novigo en la transporto. La jako (veŝto) estas ekipita kun aersako, kio protektas motorciklo-rajdantoj kontraŭ vundoj. Ĝi havas ankrumantajn kablon kaj CO2 kartoĉon. Unu finon de la ankrumanta kablo oni fiksas al la kadro de la motorciklo kaj la alian oni fiksas al la CO2 kartoĉo. En kazo de akcidento, kiam la rajdanto falas de sur la motorciklo la kablo disigas de sur la motorciklo aktivigante la CO2 kartoĉon, kio por tuj ŝveligas la jakon en proksimume dum 100 - 300 milisekundoj. La jako kaj veŝto havigas ekstran protekton al la plej vundeblaj partoj de la korpo (la vertebraro, kolo, ripoj, kolumo-osto, ktp).

La aersakojako kaj veŝto por motorciklistoj (ĉevalrajdantoj) estas delonge ekzistanta hungara invento. Ĝi estis oficiale registrita en la Hungara Patentoficejo en 1976. Inventisto estas Tamás Straub.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Airbag devices

Referencoj redakti

  1. Dokumentoj de invento de la aersakojako kaj veŝto www.airbagjacket.eu (multlingva retejo)