Afrodito-festo ĉe Gnathaena

Afrodito-festo ĉe Gnathaena (latine: Aphrodisia apud Gnathaenam celebrata) fariĝis je kostopago de la poeto Diphilus Sinopeus. Ĝin rakontis Maĥon en la dua duono de la 3-a jarcento A.K. en sia verko Chriae: li ĝenerale multon babilis pri la atena hetero Gnathaena kiun amis Diphilus.

Tiaj festoj[1] en honoro de Afrodito festiĝis ne malofte en domoj de Atenanoj. La detaloj estas konservitaj ĉe Ateneo el Naŭkrato (Deipnosophistae, 579e-580a):

Πρὸς τὴν Γνάθαιναν Δίφιλος κληθείς ποτε
ἐπὶ δεῖπνον, ὡς λέγουσι, τοῖς ᾿Αφροδισίοις,
τιμώμενος μάλιστα τῶν ἐρωμένων
(ἔλαθε δ' ὑπ' αὐτῆς ἐκτενῶς ἀγαπώμενος)
παρῆν ἔχων δύο Χῖα, Θάσια τέτταρα,
μύρον, στεφάνους, τραγήματ', ἔριφον, ταινίας,
ὄψον, μάγειρον, τὰ μετὰ ταῦτ' αὐλητρίδα.
Καὶ τῶν ἐραστῶν Συριακοῦ τινος ξένου
πέμψαντος αὐτῃ χιόνα σαπέρδην θ' ἕνα,
αἰσχυνομένη τὰ δῶρα μή τις καταμάθῃ
φυλαττομένη τε πόλυ μάλιστα Δίφιλον,
ὴ δῷ δίκην μετὰ ταῦτα κωμῳδουμένη,
τὀ μὲν τάριχος εἶπε ταχέως ἀποφέρειν
πρὸς τοὺς σπανίζειν ὁμολογουμένους ἁλῶν,
τὴν χιόνα δ' εἰς τὸν ἄκρατον ἐνσεῖσαι λάθρᾳ·
τῳ παιδί τ' ἐπέταξ' ἐγχέανθ' ὅσον δέκα
κυάθους προσενεγχεῖν Διφῖλῳ ποτήριον.
ὑπερηδέως δὲ τὴν κύλικ' ἐκπίων ἄφνω
καὶ τὸ παράδοξον καταπλαγεὶς ὁ Δίφιλος
«Νὴ τὴν ᾿Αθηνᾶν καὶ θεοὺς, ψυχρόν γ', ἔφη
Γνάθαιν', ἔχεις τὸν λάκκον ὁμολογουμένως.»
Ἣ δ' εἶπε «Τῶν σῶν δραμάτων γὰρ ἐπιμελῶς
εἰς αὐτὸν αἰεὶ τοὺς προλόγους ἐμβάλλομεν.»
Diphilus iam estis invitita al bankedo en la domo de la laŭdire belega Gnathaena. En la tago de la festo de Afrodito. Li estis viro super ŝiaj aliaj amantoj amata de ŝi, kvankam ŝi kaŝis sian flamon. Li venis tiel, kaj kunportis du kruĉojn da vino el Ĥio, kaj kvar, tute plenajn, el la insulo Thasos; ankaŭ parfumojn kaj kronojn, dolĉaĵojn kaj cervoĉasaĵon, kap-rubandon, fiŝon, kuiriston kaj inan flutiston. - Intertempe siria amiko sendis al ŝi iom da neĝo kaj skarabon. Hontante, ke iu aŭdu pri la donacoj kaj timante ke Diphilus povus trafi aliajn virojn kaj montri tiun ĉi situacion en unu lia komedio, ŝi portigis tuj la salitan fiŝon al tiuj kiuj antaŭe plendis pri nesalitaj manĝaĵoj. Koncerne la neĝon ŝi ordonis al sklavo kaŝan enmikson vinen. Kaj tiam ŝi plenigis vazojn per vino kiuj estis portotaj al Diphilus. Li volonte ricevis la trinkaĵon kaj eltrinkis ĉion ĝis la fundo. Mirante pri la bongusta malvarmeco, asertis li: De Ateno kaj de ĉiuj dioj vi ŝajne havas la rajton posedi bongustegan malvarman puton. Respondis ŝi: Jes, ĉar ni zorge enmetis tago post tago la prologojn de viaj teatraĵoj."

La tuto iel kompareblas al eventoj de Afrodito-festo ĉe reĝo Antigonus la 2-a Gonata, pri kiu rakontis la poeto Lynceus Samius.

Notoj redakti

  1. Paul Stengel: "Aphrodisia 4" - ĉe RE