Afta febro

infekta virusa malsano

Afta febroaftozo (latine aftosa) estas forte infekta virusa malsaniĝo de la parhufuloj (ekz. bovo, ŝafo, kapro kaj porko) kaj kiu kaŭzas grandajn ekonomiajn damaĝojn. Ĝi aperas ankaŭ inter la sovaĝe vidantaj parhufuloj (ekz. ĉe bovedoj kiel bizono, bubalo; ĉe cervo, antilopo, boaco, lamao, ĝirafo, elefanto, kamelo).

La neparhufuloj (ekz. ĉevaloj) rezistentaj je la infekta viruso.

Simptomoj de la malsano estas la febro, salivado (fluo de la buŝa salivo), apero de vezikoj sur la lango, lipoj kaj aliaj partoj de la buŝo kaj sur korpopartoj, kiuj estas maldike kovrataj per la haŭto (besta mamo, inter la fingroj, hufoj). La vezikoj estas plenitaj per likvaĵo kaj tre doloras.

La viruso de la afta febro havas sep, imunologie diversajn variojn, kiuj malsanigas diversajn speciojn kaj kaŭzas diversgrade gravajn simpomojn.

La viruso disvastiĝas per enspirado aŭ per gluko tra la buŝo. La viruso unuafoje atakas la internan epitelion, sur kiu estiĝas la unuaj vezikoj. De tie disvastiĝas la virusoj kaj ene de 24–48 horoj penetras la sangocirkuladon kaj kaŭzas febron. Dumtempe la virusoj sekreciiĝas en la salivon, lakton, urinon kaj fekaĵon. La lipoj karakterize ŝveliĝas, diskreviĝas kaj elformiĝas la duagradaj vezikoj sur la lango, lipo kaj ĉirkaŭ la fingroj. Tiuj novaj vezikoj kreviĝas ene de ĉ. 24 horoj kaj estiĝas sur ties loko kruda, inflama, tre doloigaj vundoj, kiuj saniĝis nur post 1–2 semajnoj.

La viruso povas longtempe travivi en aero, nutraĵoj, defalaĵoj inter la haroj, tiel oni devas tre rapide krei kvarantenon kaj morti la malsanajn aŭ suspektinde malsanajn bestojn. Oni devas bruligi la bestorestaĵojn kaj devas seninfektigi la tutan areon.

Oni povas uzi preventan vakcinadon por malpliigi danĝeron de apero de la malsano.

Ekonomio redakti

La mortoprocento de la trafitaj parhufuloj povas atingi 5-50%. La travivantaj bestoj maldikiĝas, malgrasiĝas, ĉar ili apenaŭ povas manĝi. Tiel kompreneble malpliiĝas la laktodona kapacito, pliiĝas la aborto, inflamo de la bestomamo kaj aperas eĉ duagradaj infektoj.