Agbani

urbo en la sudo de Niĝerio

Agbani estas urbo en la sudo de Niĝerio. Ĝi apartenas al la ŝtato Enugu kaj estas la ĉefa urbo de la loka registara areo Nkanu West, kiu laŭ la censo de 2006 sume havis 146 695 loĝantojn. La urbon tre dominas pluraj altlernejoj kaj universitatoj - sekve estas eksterproporcie multaj studentoj: inter la urbaj institucioj de lernado estas ekzemple la Niĝeria Jura Altlernejo, Enugu Ŝtata Universitato de Scienco kaj Teknologio, la "Renesanca Universitato", altlernejo "Mea Mater" kaj la niĝeria aerarmea altlernejo. La indiĝena etna grupo en la urbo estas la igboj.

Agbani
sunleviĝo en la areo Nkanu West
sunleviĝo en la areo Nkanu West
sunleviĝo en la areo Nkanu West
urbeto
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Niĝerio
Ŝtato Ŝtato Enugu
Demografio
Geografio
Geografia situo 6° 19′ N, 7° 33′ O (mapo)6.309999947.55700016Koordinatoj: 6° 19′ N, 7° 33′ O (mapo) [+]
Agbani (Niĝerio)
Agbani (Niĝerio)
DEC
Agbani
Agbani
Situo de Agbani

Map

vdr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti