Ahillones

Ahillones [aijOnes] estas municipo de Hispanio, en la provinco Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Ahillones
BA-Ahillones 01.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06940 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 826  (2022) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 16′ N, 5° 52′ U (mapo)38.2596025-5.8641911Koordinatoj: 38° 16′ N, 5° 52′ U (mapo) [+]
Alto 578 m [+]
Areo 21,5 km² (2 150 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Ahillones

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ahillones [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

SituoRedakti

Ahillones estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 578 m; je 128 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 21,5 km². Ĝi situas je la sudoriento de la provinco, en la distrikto de la Campiña Sur (Badajoz), ĉe la nacia ŝoseo  N-432 , inter la vilaĝoj de Berlanga kaj Llerena, el kiu dependas jure.

PopulacioRedakti

La loĝantoj nomiĝas pahilones. La censita populacio en 2007 estis de 1.064 loĝantoj, kvankam iam estis pli da 3.000 loĝantoj, sed post la elmigrado de la 1960-aj jaroj granda parto de la populacio elmigris al grandaj urboj.

HistorioRedakti

La origino ne estas klara, sed oni rilatas la naskon de la vilaĝo al sezona veturado de brutobredistoj el Kastilio al Ekstremaduro, nome estas vilaĝo de nomo Ayllon de la provinco Segovio de kie eble venis la unuaj loĝantoj de Ahillones kaj la nomo de la municipo.

EkonomioRedakti

La ekonomio dependas fundamente de la agrikulturo kaj brutobredado. Oni kultivas ĉefe cerealojn, kaj abundas la olivarboj. Por bredado ĉefas ŝafoj kaj porkoj.

FestojRedakti

14a de septembro estas la festoj de la patrono.

Eksteraj ligilojRedakti