Llerena

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Llerena [ljeREna] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro kaj pli precize en la sudorienta parto de la provinco. Ĝi enhavas 5770 loĝantojn (NIS 2022) kaj situas je 117 km de Badajoz, la ĉefurbo.

Llerena
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 650  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 14′ N, 6° 1′ U (mapo)38.2375-6.0152777777778Koordinatoj: 38° 14′ N, 6° 1′ U (mapo) [+]
Alto 641 m [+]
Areo 162,7 km² (16 270 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Llerena (Hispanio)
Llerena (Hispanio)
DEC
Llerena
Llerena
Situo de Llerena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Llerena [+]
vdr

Historio redakti

Araba epoko redakti

Tiam la nomo estis Ellerina, disputejo inter araboj kaj kristanoj; ĝi estis okupita definitive en la jaro 1243 de Pelay Pérez Correa, superulo de la Ordeno de Santiago al kiu la reĝo Fernando la 3-a de Kastilio mendis la rekonkeron de Sierra Morena, montoĉeno inter Kastilio kaj Andaluzio.

Ordeno de Santiago redakti

Llerena estis donacita por ties defendo kaj reloĝigo al la Ordeno de Santiago. Oni faris tradicion ke la superuloj de la ordeno uzis la vilaĝon Llerena kiel portempa sidejo. La plej gravaj superuloj kiuj sidis tie estis la jenaj:

  • La infanto don Fadrique (1342-1358), duonfrato de la reĝo Pedro la 1-a de Kastilio, nomita la Kruela,
  • Don Pedro Fernández Cabeza de Vaca (1382-1387),
  • Don Enrique García Fernández de Villagarcía (1385-1387),
  • Lorenzo Suárez de Figueroa(1387-1409) enterrado en la iglesia de Nuestra Señora de la Granada kaj
  • Don Alonso de Cárdenas (1480-1493), lasta de la superuloj de la Ordeno.

La urbeto iĝis kutime sidejo de la superuloj de la Ordeno de Santiago kaj tio konvertis la urbeton en administra ĉefurbo de la teritorio de Leono de la Ordeno en Ekstremaduro kaj atingis la ĉefan sidejon inter pli da 30 vilaĝoj regitaj ekde Llerena depende de la Superuloj de la Ordeno de San Marko de Leono.

En 1340 okazis en Llerena la tiama "parlamento", regita de la reĝo Alfonso la 11-a de Kastilio En 1383 okazis la Ĝenerala Asembleo de la Ordeno de Santiago kun Pedro Fernández Cabeza de Vaca kaj la aliaj vicsuperuloj.

La Superulo de la Ordeno Lorenzo Suárez de Figueroa ricevis licencon por celebri foirojn de Sankta Mateo la 21ajn de septembro, konstruis la kapelon de la Triunuo en la preĝejo de la Granada, la bazon, kaj finigas la konstruaĵon de la Superula Domo aŭ monaĥinejo de Sankta Elena. Enrique García Fernández de Villagarcía konstruis la kastelon de la apuda Villagarcía de la Torre iĝis la patrono de la ĉefa kapelo de la preĝejo de Sankta Maria kaj estis enterigita en ĝi. Alonso de Cárdenas konstruis la preĝejon de Santiago, kaj en la murego kelkajn el la ĉefaj pordegoj de la urbo.

Inkvizicio kaj judoj redakti

Post la epoko de islama teritorio kaj kristana rekonkero produktiĝis reloĝado de leonaj, kantabraj kaj eŭskaj familioj. Krome estis grava juda minoritato ene de la urbo, kio prosperigis ĝin ekonomie kaj kulture. Iamaniere okazis paca kunvivado inter la tri kulturoj: kristanoj, judoj kaj restintaj islamanoj (mudeĥaroj). En 1479, la judo Rabí Mayr atingis, ke la Katolikaj Gereĝoj forigu la malpermeson, ke la judoj celebru foirojn kaj merkatojn, ekxistantan en la regno de Kastilio. Tio permesis plibonigi la ekonomiajn nivelojn de la urbo kaj permesis la kreadon de lernejo de tradukistoj. En tiu epoko estis 600 judaj familioj en Llerena kiuj loĝis ĉirkaŭ la sinagogo (poste ermitejo de Sankta Katerina) kaj la Fuente Pellejera (Haŭtaĵa Fonto). Kiam la Katolikaj Gereĝoj subskribis la dekreton de pri Forpelo de la judoj el Hispanio en 1492, restos 125 judaj familioj kiuj iĝos konvertitaj.

En 1508 instaliĝis la Tribunal del Santo Oficio de la Inkvizicio danke al la influo de Luis Zapata, Konsilisto de la Katolikaj Gereĝoj kaj pro la ekzisto de juddevana populacio en la Malsupra Ekstremaduro. Ĝi estis la tria tribunalo de Hispanio, laŭ la amplekso de la jurteritorio, okupis 42.260 km², kaj inkludis la episkopajn teritoriojn de Ciudad Rodrigo, Plasencia, Coria kaj Badajoz.

Sekvo redakti

La epoko de plej alta aktiveco de la urbo estis la 16a jarcento kiam ĝi havis ĝis sep monaĥejojn, krom granda kultura aktiveco. Dum tiu jarcento la populacio plialtiĝis kaj ne plie pro la elmigrado al la Nova Mondo, iĝante la dua plej nombra urbo de Ekstremaduro en 1591, post la ĉefurbo Badajoz. Fine de la jarcento havis 8.300 loĝantojn.

En 1640, pro la atingita kresko, Filipo la 4-a donis la titolon de Urbo.

Dekadenco redakti

Sed fine de la 17a jarcento komencis ties dekadenco influita de diversaj kaŭzoj: la politika krizo de la imperio, la milito kontraŭ Portugalio, mallertaj lokaj registoj, la forpelo de la moriskoj kaj sinsekvaj pestoj kiuj fermis la urbon dum tiuj malsanoj. Dum la 18a jarcento akiris municipan sendependon la lokoj de Higuera de Llerena en 1786 kaj Maguilla en 1749, kiuj ĝis tiam apartenis al Llerena.

Milito de sendependo redakti

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo (1808-1814) kaj pro la batalo de Cantalgallo en 1810, okazas granda detruo de la urbo. Kelkaj kosntruaĵoj kaj parto de la historia arkivo estis detruita kaj utilis kiel ĉevalejo, granda nombro de artaĵoj estis forrabitaj, kiel parto de la retablo de la preĝejo de Nia Sinjorino de la Granada, verko de Zurbarán.

En la 19a jarcento malaperis la Ordeno de Sankta Marko de Leono (posteula de la Templanoj), kaj en 1834 la Inkvizicio mem. Krome okazis eklezia konflikto inter la ekleziaj sekvantoj de la Militaj Ordenoj kaj la episkopo de Badajoz, kio finis kiam ekreĝiĝis Alfonso la 12-a, kiu malaperigis ĉiujn historiajn privilegiojn de Llerena.

Alienado redakti

Ankaŭ la sinsekvaj alienadoj produktis grandan katastrofon por la municipa ekonomio de Llerena kaj por ties loĝantaro. Tiu de Mendizábal de 1837 kaj Madoz en 1855 malriĉigis la Municipon de Llerena kiu perdis la municipajn kampojn kiuj dum jarcentoj vivtenis la urbon. Malaperis ankaŭ kelkaj monaĥ(in)ejoj, kiel Santa Isabel, San Francisco, La Merced, San Sebastián kaj la Concepción, kaj restis nur tiu de Santa Clara.

Dum tiu ĉi jarcento, restis en la urbo kelkaj industrioj kiuj unuigitaj al la konstruo de la fervojo Mérida-Sevilo, en la dua duono de la jarcento ĝis la fino en 1885 retenis la ekonomian progreson de la distrikto.

Gravuloj redakti

Turismo redakti

Monumentoj kaj interesejoj redakti

  • Plaza de España. Estis taxurludejo, merkato kaj festejo. En la suda flanko de la placo estas la preĝejo de Nia Sinjorino de la Granada kun eksterordinara balkonaro kun arkoj 2etaĝaj. En la nordaflanko, (antaŭ la preĝejo) estas tipa arkaro (12 arkoj) el kalkita briko, ŝtonaj kolonoj kaj 2 etaĝoj kun balkonoj kaj fenestroj. En la orienta flanko estas la urbodomo kaj la portalo de Morales, kun 9 arkoj. En iu el la domoj de tiu zono loĝis la fama pentristo Francisco de Zurbarán kaj sia edzino. Proksime estas marmora fonto desegnita de la pentristo en 1617.
  • Nuestra Señora de la Granada. Tiu preĝejo situas en la placo; ĝi havas barokan fasadon kun balkonara kun arkoj 2etaĝaj. La preĝejo havas belegan turon el briko.
  • Monaĥinejo de Santa Clara. Situa en la strato Corredera. Poligona rigardejo. Skulptaĵo de Sankta Jeronimo de la skulptisto Juan Martínez Montañés. Murpentraĵoj kaj barokaj retabloj.
  • Palaco de la familio Zapata. En la Placo de la Inkvizicio. Ekzemplo de nobela arkitekturo kaj sidejo de la Inkvizicio. Ĝi havas mudeĥaran korton.

Sportoj redakti

Agrupación Deportiva Llerenense (Llerena Sporta Grupigo) redakti

Kreita en la 10-a de Aŭgusto de 1966 (Antaŭe Llerena havis alian futbala teamo). La Llerena Sporta Grupigo ludas en la kampo Fernando Robina.

Lokaj festoj redakti

  • Virgulino de la Granada (Grenato) (15a de Aŭgusto)
  • San Miguel (Sankta Mikaelo) (Foiro de septembro)

Referencoj redakti