Internacia Scienca Akademio Comenius

(Alidirektita el Akademio Comenius)

Internacia Scienca Akademio Comenius [koMENjus] estas internacia scienca akademio fondita la 12-an de aprilo 1986. Ĝi estas nomita laŭ Komenio. Ĝia sidejo en 2021 estas en Upsalo (Svedio).

Internacia Scienca Akademio Comenius
akademio
Informoj
fondodato 12-a de aprilo 1986
fondinto(j) Paul Neergaard vd
Nombroj
nombro de studentoj
nombro de kunlaborantoj
vdr

Akademio Comenius aplikas por alvoko same altajn kriteriojn kiel naciaj sciencaj akademioj. Por garantii ties aplikon, la regularo fiksas ke minimume 60 % de la anaro devas esti membroj de nacia scienca akademio. El la 28 fondintoj 21 estis membroj de nacia scienca akademio.

La precipa celo de la akademio estas subteni la sciencan uzon de Esperanto.

La akademio eldonis en 1992 volumon de la Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius. [1]

La 20-an de januaro 2021 aperis la dua volumo de la Aktoj de Akademio Comenius, ampleksanta 210 paĝojn. Ĝi enhavas ok ĉapitrojn verkitajn de kvin personoj: Renato Corsetti verkis du ĉapitrojn; Fabrizio Angelo Pennacchietti du; Leif Nordenstorm unu, Humphrey Tonkin unu; kaj Christer Oscar Kiselman du ĉapitrojn kaj enkondukan noton. La libro estas aĉetebla ĉe la eldonejo KAVA-PECH de Petro Chrdle.

La nuna estraro konsistas el Christer Oscar Kiselman kaj Fabrizio Pennacchietti.

Notoj redakti