La akcela raketo estas rapidbrula helpa raketo kun granda ŝovforto por akcelo de raketoj kaj aliaj militistaj flugveturiloj dum lanĉo (CL-289, ramjeto). Oni ĝenerale sparkas ĝin ĉe staranta stato, post ĝia forbrulo kaj atingo de la rapido, ĝi deiĝas ĝenerale en alto de 40-60 km. Ĝi estas muntebla sur porta raketo aŭ sur ekstera cisterno (Kosmopramo).

Deiĝo de akcelaj raketoj de Kosmopramo
Starto de la svislanda Mirage III per akcelaj raketoj
Surteriĝo de 2 akcelaj raketoj de Falcon Heavy

La akcela raketo estas plej ofte simple konstruita solidpelaĵa raketo, kiujn oni uzas ope. Ĝi povas esti kelkfoje reuzebla, kiel akcelaj raketoj de Kosmopramo, Ariane 5Falcon Heavy. Tiukaze, la akcela raketo surteriĝas per paraŝuto aŭ retropropulso.

La soveta kosmoprogramo uzas fluidpelaĵan akcelan raketon en la porta raketo SojuzoEnergija. Pluaj tipoj por fluidpelaĵa akcela raketo estas la barata GSLV, la ĉinaj raketoj (LM-2E kaj LM-3B), la usona Delta IV.

Oni uzas miksaĵon el solid- kaj fluidpelaĵoj ĉe Ariane 44LP kaj la japana H-2A.

Oi uzas plej ofte 2-4 akcelajn raketojn, sed ekzistas ankaŭ la formoj de 3-6-9. Delta II uzas 3, 4 aŭ 9 akcelajn raketojn.

Akcelaj raketoj de Falcon Heavy estas samaj kiel baza parto de Falcon 9 kaj post flugo revenas al Tero retropropulse.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti