Malfermi la ĉefan menuon

Porta raketo aŭ lanĉa raketo estas tiu raketo kiu transportas la terajn utilŝarĝojn en la kosmon.

La portaj raketoj havas du aŭ pli ŝtupojn, kiu plibonigas la efikecon. La fuelo (pelaĵo, propulsiaĵo) de la raketoj povas esti solida, fluida aŭ ties miksaĵo.

La solidpelaĵaj raketoj post la sparkado ne estas malsparkeblaj, sed oni povas pli facile trakti ilin kaj ili estas pli malmultekostaj. La traktado de fluidpelaĵaj raketoj estas pli komplika kaj tiel kosta. Plimulto de la kunhomaj kosmoŝipoj estas enkosmigita per fluidpelaĵaj raketoj, ĉar neniu riskas meti homon sur raketon, kiu ne estas malsparkebla. Sola escepto estas la usona kosmoaviadilo, Space Shuttle, kies akcelaj raketoj estas solidpelaĵaj.

La unufoje uzeblaj portaj raketoj venas el la militista branĉo. La praulo de la portaj raketoj estas V-2, el kiu oni evoluigis la transkontinentajn raketojn dum la 1950-aj jaroj. Ĉar la porta raketo neniĝis post lanĉado, tiel ĝi estas kosta, kvankam oni provis (precipe en la Sovetunio) amasprodukti ĝin. Eble la plej kosta porta raketo estas la Titan–4, prenita de la armeo por civila uzo.

La unufoje uzeblaj portaj raketoj konsistas el deiĝantaj ŝtupoj. La malpleniĝantaj ŝtupoj deiĝas kaj la raketo ne plu portas ĝin.

La kosmopramo (kosmoaviadilo) estas miksa sistemo el portaj raketoj kaj reuzebla parto (kosmopramo mem).