Akordmetado (ĵazo)

Akordmetado signifas en ĵazo, aparte sur piano kaj gitaro, sed ankaŭ je ĵazaranĝaĵoj la aranĝado de la akordotonoj en la tonspacon laŭ ritmaj kaj kontrapunktaj postuloj. La angla vorto por akordmetado estas voicings (= voĉecoj)[1] estas iomete miskomprenebla, tamen uzata ne nur de anglalingvaj ĵazmuzikistoj.

Mallongigita redakti

Multaj ĵaz- kaj popularmuzikistoj uzas normigitan skribmanieron por akordmetadoj. Je la numera signado ili bildigas al si gamon sur la gamnoto de la respektiva akordo kaj numeras la tonojn per la nombroj 1 ĝis 13.

La gamo C-maĵoro ekz. konsistas el la tonoj c-d-e-f-g-a-b-c'-d'-e'-f'-g'-a'. Oni signas c kiel (1-a ŝtupo), e kiel 3, g kiel 5, b kiel 7, d kiel 9, f kiel 11 a kiel 13. Pli malofte aperas 2, 4 kaj 6, kutime oni signas ilin kiel 9, 11 kaj 13. Se ĉi tiuj bazaj ŝtupoj estas alteraciitaj, oni figuras tion per dieso (♯) aŭ bemolo (♭). Minoran septakordon en baza pozicio oni skizas do jene: 1-♭3-5-♭7.

Pianistoj aldonas ofte la indikon, kiujn tonojn oni ludu per per kiu mano, plejofte per punktokomo. Minora 11-akordo povus aspekti do jene: 1-5-9; ♭3-♭7-11 (maldekstra mano; dekstra mano).

Krom la numera signado ankaŭ aliaj skribmanieroj estas kutimaj. Ekz. en gitarliteraturo la akordmetado de la kvart-apoĝaturo sus 4 estas figurita ankaŭ per tabulaturo.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. Komp. ekzemplon[rompita ligilo]