Akvario de Zella-Mehlis
Mara gapakvario Zella-Mehlis (germane: Erlebnispark Meeresaquarium) estas interesa eventoparko unika kaj kvazaŭ hermetika mondo en Zella-Mehlis, Germanio. Ĝi bonege atingeblas kaj trajne (stacio: Zella-Mehlis West) kaj aŭtoŝosee (A 71).
Priskribo
redaktiĜi estas perfekta ekskursocelo por ĉiuj aĝogrupoj ĉiusezone.
Ŝarkobaseno
redaktiEblas spekti ŝarkojn, la ĉasistojn de la maroj, en baseno kun enhavokapacito de 1,000.000 litroj. Iliaj graciaj movoj ravas onin kaj forprenas la spektado troan timon kaj antaŭjuĝojn. Oni informatas pri iliaj gravega rolo por garantii la ekvilibron ekologian enmare.
Bunteco subakva
redaktiPli ol 20 jaroj da sperto de la akvarioposedantoj ebligis la grandan gamon da specoj, vivantajn ŝtonojn, marstelojn, kankrojn ktp. Kelkaj bestoj eĉ bizare kaj strangefekte belas.
Krokodildomo
redaktiSur 1,150 kvadrametroj atendas la vizitantojn la karapacaj reptilioj kiel unu el la plej malnovaj bestospeco de la mondo. Surloke eblas observi 29 kornecplatulojn de tre proksime. La plej granda krokodilo (3,50 m da longo) cetere nomiĝas Cezaro...
Koi-lagetoj
redaktiEnirinte la komplekson la vizitanto vidas lagetojn: ili formas parketon kun Koi-fiŝoj. Restoracio kun 130 sidlokoj, memoraĵvendejo kaj ludejo por infanoj pligrandigas ankoraŭ la bonstatecon de ĉiuj alvenintoj. Senbariera aliro por handikapuloj memkompreneblas.
Nombroj
redakti- 7.800 kvadratmetroj da elmontra surfaco kun 54 akvarioj kaj terarioj
- ĉ. 2.500 bestoj de pli ol 200 bestospecoj
- plej malgranda baseno kun 300 litroj, plej granda kun 1,000.000 litroj da volumeno = pli ol 2,280.000 litroj da enhavokapacito entute
- 60 tunoj da marsalo por produkti marakvon
- 103 pumpilo senĉese laborantoj
- la energikonsumo (kurento & hejtado) pomonate egalas al ĉ. 62 unufamiliaj domoj