Terario estas instalaĵo diverse granda en kiun oni metas teron, roketojn, ŝtonojn, kreskaĵojn ktp. por teni reptiliojn, insektojn ktp. Oni klopodas reprodukti fidele la mediajn kondiĉojn necesajn por diversaj estaĵoj de vivo ĉu plene aŭ parte terema.

Serpentoj en terario

Terarioj ne havas precizan grandon kaj povas esti konstruitaj el tre diversaj materialoj, ne nur el vitro: oftas terarioj el ligno, plasto ktp. Ununura kondiĉo por ke terario estu konsiderata tio postulas ke almenaŭ unu el ties flankoj estu travidebla por faciligi la vidon al interno.