Akvocisterno

apartigilo

Akvocisterno estas kolektejo por la stokado de trinkakvo.

akvoaltcisterno sur la monto Lindener Berg en Hanovro

Akvocisterno estas granda akvujo en fermita ejo, kiu celas provizi certajn regionojn kun trinkakvo. Akvocisterno povas esti instalaĵo de akvodistribuejo por provizi rezervakvon en kazo de malsimentrio inter la alfluo de akvo el putoj aŭ fontoj kaj bezono de akvo fare de la akvodistribua sistemo.

Ĉar la akvoeligado el la terakvaj tavoloj, terakvaj fontoj, fluantaj aŭ nefluantaj akvejoj ŝanĝiĝas, precipe laŭ la sezono, la akvocisterno zorgas pri la ekvilibrigo inter akvoalfluo kaj akvoforuzon. Ĝi kovras la pintojn en la akvoforuzo. Tio ofte okazas per kombinado de diversaj akvocisternoj, pumpilinstalaĵoj kaj la akvokonduka sistemo. Ofte akvocisternoj estas ligitaj al akvobaraĵoj.

Akvocisternoj havas diversajn celojn depende de la situo kaj funkcio ene de la akvoproviza reto. Akvocisternoj sur altaĵoj zorgas pri la akvopremo en la proviza areo, cisternoj en malaltaj lokoj stokas la necesajn akvokvantojn. Ene de tiuj retoj ankaŭ ekzistas trafluakvujoj, kies tasko estas mallongtempa stokado de la akvo. Akvocisternoj ankaŭ servas kiel stokejo de akvo en kazo de incendioj.

Fontoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wasserbehälter (Wasserwirtschaft) en la germana Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti