Akvofalo Hlbočianský

La Akvofalo Hlbočianský (slovake Hlbočianský vodopád) situas en la meza parto de la montaro Malgrandaj Karpatoj, okcidente de la vilaĝo Smolenice en la fino de valo Hlboča sur la teritorio de la Karsto de Smolenice. La Akvofalo sin verŝas tra kalkoŝtona sojlo, kiu ekestis pro erozio. Ĝi estas la sola akvofalo en ĉi montaro. La aspekto de akvofalo dependas de la kvanto de la akvo alfluanta de la fonto Hlbočianský. El la fonto sin nutras akvokondukilo servanta por provizo de trinkakvo. Nun akvofalo funkcias kiel intermita nur post abundaj pluvoj kaj printempe dum neĝdegelado.

Akvofalo Hlbočianský
Hlbočianský
akvofalo
Lando Slovakio Slovakio
Rivero Hlbočianský rojo
Montaro Malgrandaj Karpatoj
Parto de lando Okcidenta Slovakio
Alteco 9 m
Geografia situo 48° 30′ 38″ N, 17° 24′ 39″ O (mapo)48.51055555555617.410833333333Koordinatoj: 48° 30′ 38″ N, 17° 24′ 39″ O (mapo)
Akvofalo Hlbočianský (Slovakio)
Akvofalo Hlbočianský (Slovakio)
DEC
Akvofalo Hlbočianský
Akvofalo Hlbočianský
Situo de Akvofalo Hlbočianský
Map
Hlbočianský
Kvanto de ŝtupoj 1
Tipo falas tra karsta sojlo,
Aparteno al proktekita areo Land protektita areo Malgrandaj Karpatoj
Akvofaloj en Slovakio
vdr

Aliro redakti

  - Sur verdmarkita turista memlerneja piedvojo. Ĉe akvofalo estas informtabulo.

Informtabulo redakti

 
Informtabulo sur turista memlerneja piedvojo.

La traduko de teksto sur tabulo, kiu estis ligita kun akvofalo: “La plej tipa surfaca formo de la Karsto de Smolenice estas la 100 metrojn profunda valo Hlboča, kiu aperis pro kemika kaj mekanika aktiveco de fluanta akvo. Nuntempe la fontakvo, kiuj dum estinteco traflias la valon, estas kaptitaj sur la herbejo Vlčiareň kaj uzata kiel trinka akvo. Interesa estas ankaŭ 9 metrojn alta ŝtona ŝtupo en fino de la valo, kie dum abundaj pluvo kaj neĝodegelo la akvofluo kreas intermitan akvofalon, la unusolan en la Malgrandaj Karpatoj. Pro kirla movado de fluanta akvo malvaste super la akvofalo ekestis kirlaj potoj. Ĉe la formado de ĉi formoj, popole nomataj „kaldronetoj“, grave aktivas la fluidiga aktiveco de la akvo.“

Vidu ankaŭ redakti

Listo de slovakaj akvofaloj