Akva konuso estas loka levaĵo de la surfaco de planduma akvo dum ekspluatado de borputoj en la naftajgasaj kuŝejoj.

Ĝi kreiĝas pro specifa distribuo de hidrodinamika premo ĉirkaŭ putbuŝo, ĉe kiu vertikala komponanto de gradiento de la premo kaj de la rapideco de filtrado havas maksimuman ekstremumon ĉe malsupra finaĵo de traborita spaco, kiu situas super akvonaftagasakva kontaktoj. Formadon de akvokonuso grave influas neizotropeco de tavolo kaj tavola depresio ĉe putbuŝo.

Se en tavolo haveblas longaj, nepenetreblaj argilaj tavoletoj, akvumeco de la puto malkreskas pro pumpado en putbuŝon de tampona solvaĵo ĝis ilia nivelo.

Formiĝo de akvokonuso okazas malregule pro elpremiĝo de nafto aŭ gaso fare de akvo.

Literaturo redakti

  • Ильченко, В. П.. [2004] Р. И. Вяхирев: Водяной конус // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 55. ISBN 5-85270-327-3.