Akvonafta kontakto

Akvonafta kontakto estas la surfaco, kiu apartigas en la tavolo naftokuŝejonnaftomarĝenon de la gasa (gasokondensata) kuŝejo, kaj premajn tavolakvojn, kiuj kontaktas kun ili.

Limo inter akvo kaj nafto ne estas strikta, ene de la kontakto ekzistas transira zono dika 10 ĝis 15 m, en kiu ambaŭ fluaĵoj penetras unu la alian. Ĝia dikeco dependas de alteco de kapilara altiĝo de akvo, kolektujaj ecoj de akvohavaj kaj naftohavaj sedimentaĵoj, fiziko-kemiaj ecoj de akvo kaj nafto.

Oni konsideras la surfacon de akvonafta kontakto kvazaŭ horizontala. Kutime se haveblas gradiento de la premo de tavolakvoj, la akvonafta kontakto kliniĝas direkte al malaltiĝo de la premo. Situo de la kontakto estas difinata laŭ datumoj de elprovado de borputoj, geofizikaj esploroj aŭ kalkulata surbaze de mezurado de tavolpremo de akvo, nafto kaj ilia denseco. Oni difinas la situon en absolutaj markoj aŭ je fundo de la borputa buŝo.

Literaturo redakti

  • Ильченко, В. П.. [2004] Р. И. Вяхирев: Водонефтяной контакт // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 52. ISBN 5-85270-327-3.