Naftomarĝeno estas nafta parto de la gasonaftagasokondensato-nafta kuŝejo, grandeco kaj kapacito de kiu estas grave malpli grandaj ol tiu de la gasa (gasokondensata) parto de la dufaza kuŝejo.

Tipoj redakti

Depende de grandeco naftomarĝenoj povas esti industriaj kaj neindustriaj. Laŭ situo rilate al la gasa parto de kuŝejo oni klasifikas ilin kiel subaj kaj ĉirkaŭaj.

Naftomarĝenoj de gasokondensataj kuŝejoj povas havi malsaman devenon.

Kondensataj naftomarĝenoj formiĝas danke al inversa kondensiĝo el premitaj gasoj de granda parto de dissolvitaj likvaj hidrokarbonoj.

Iliaj karakterizoj kutime estas:

  • malalta denseco de nafto (800-830 kg/m³);
  • alta eliĝo de benzino-kerosenaj frakcioj (ĝis 90%);
  • eta koncentriĝo de rezinoj (ĝis 2%) kaj malmolaj n-alkanoj (plejparte ĝis 2%).

Restaj naftomarĝenoj formiĝas rezulte de inversa vaporiĝo de certa kvanto de benzinokerosenaj kaj oleaj komponantoj de nafto.

Iliaj karakterizoj estas:

  • pli alta denseco (ĝis 880-900 kg/m³);
  • pli alta enhavo de rezinoj (pli ol 10-15%);
  • eliĝo de benzinaj frakcioj ĝis 15%.

Miksdevenaj naftomarĝenoj formiĝas en gasokondensato-naftaj kuŝejoj rezulte de parta kondensiĝo de aldona kvanto de likvaj hidrokarbonoj el la gasa parto.

Ekspluatado redakti

Kuŝejoj kun naftomarĝenoj estas ekspluatataj kiel la gasaj (gasokondensataj) kuŝejoj, se naftomarĝenoj ne havas industrian signifon (do estas la neindustriaj) aŭ kiel la gaso(kondensato)naftaj, se ili estas taksitaj kiel la industriaj[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Старобинец, И. С.. [2004] Р. И. Вяхирев: Нефтяная оторочка // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 280. ISBN 5-85270-327-3.