Gasokondensato-nafta kuŝejo


Gasokondensato-nafta kuŝejo estas kuŝejo, kiu enhavas gasokondensatan ĉapon kaj industrian naftomarĝenon.

Karakterizoj redakti

Ĝi konsistas el du termodinamike samrangaj fazoj:

  • la gasoforma (dum kiu en vaporforma stato troviĝas iu kvanto de benzino-kerosenaj komponantoj);
  • la likva (nafta).

Gasokondensato-naftaj kuŝejoj kutime renkontiĝas en malsupraj partoj de la produktohava sekco de naftogasaj basenoj. Diference de la kutimaj gasokondensataj kuŝejoj la gasa fazo de la gasokondensato-nafta kuŝejo havas pli altan koncentriĝon de kondensato. Tiaj kuŝejoj enhavas naftojn kaj kondensatojn proksimaj laŭ hidrokarbona konsisto. Kutime en la gasa fazo koncentriĝas pli facile bolantaj metanaj (riĉigitaj je disbranĉiĝintaj izomeroj) kaj ciklopentanaj hidrokarbonoj. Enhavo de la aromaj hidrokarbonoj malaltiĝas. Enhavo de gasokondensato kutime kreskas direkte de la volba parto de kuŝejo al la gasonafta kontakto rezulte de influo de naftomarĝenoj kaj kresko de tavolpremo. Samtempe ŝanĝiĝas konsisto de la kondensato, en kiu kreskas koncentriĝo de la aromaj hidrokarbonoj kaj malaltiĝas eliĝo de la facilbolaj frakcioj. La kondensata eliĝo en diversaj gasokondensato-naftaj kuŝejoj varias de 50-100 ĝis 1000 gramoj/m³, do estas pli alta ol en la gasokondensataj kuŝejoj sen naftomarĝenoj (ĉe proksimaj termobaraj kuŝkondiĉoj).

Formiĝo redakti

En formiĝo de la naftomarĝenoj de la gasokondensato-naftaj kuŝejoj certan rolon ludas la inversaj procezoj (la inversa vaporiĝo kaj inversa kondensiĝo). Tiakaze la naftomarĝeno formiĝas sekve de sedimentiĝo de likvaj hidrokarbonoj el gasokondensata miksaĵo post kiam tiu atingas la kaptujon, kaj premo kaj temperaturo malaltiĝas sube de la kritika nivelo. Ĝi povas formiĝi ankaŭ en la gasokondensata kuŝejo mem sekve de malaltiĝo de tavolpremo kaj foriro de parto de gaso tra kovrilo, dum tektonikaj procezoj ktp (tiel nomataj gasokondensatodevenaj naftomarĝenoj). La naftoj de tiaj kuŝejoj estas kutime ne tro densaj (785-810 kg/m³), havas altan eliĝon de la benzino-kerosenaj frakcioj (ĝis 300 ⁰C 60-90%) kaj malaltan rezinecon (0,5-10).

Alia grupo da naftomarĝenoj de la gasokondensato-naftaj kuŝejoj formiĝas sekve de alfluo en la naftokuŝejon de la altprema gaso kaj rezulte de inversa vaporiĝo de parto de facilbolaj frakcioj de la nafto, kiun entenas kaptujo (la tiel nomataj restaj naftamasiĝoj). Tiukaze naftoj (kompare al la naftoj de unufazaj kuŝejoj de tiu ĉi regiono) havas malpli altan densecon, malpli grandan eliĝon de helaj frakcioj kaj pli grandan enhavon de rezinecaj substancoj.

Krome en la gasokondensato-naftaj kuŝejoj povas ekzisti miksdevenaj naftomarĝenoj[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Старобинец, И. С.. [2004] Р. И. Вяхирев: Газоконденсатно-нефтяная залежь // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 101. ISBN 5-85270-327-3.