Akvopistolo estas ludilo, elpafanta, elŝprucante likvaĵon per aera tropremo. La likvaĵo estas plej ofte la ĉie akirebla akvo, sed povas esti alia likvaĵo, ekzemple kolorita likvaĵo aŭ eĉ farbo. Ĝi estis originale elpensita por infanoj, sed oni uzas ĝin jam en aliaj terenoj.

Dizajno redakti

Akvopistolo similas plej ofte al pistolo, aŭ ia pli granda pafilo, sed ĝi povas formi eĉ bestojn aŭ aliajn figurojn. Ĝi estas plej ofte fabrikitaj aŭ produktitaj el plasto.

Ekde la 1990-aj jaroj aperis la grandaj versioj, kiuj havas apartan akvujon kaj povas pafi je pli granda distanco ol tradicia akvopistolo.

Socia uzado redakti

Por infanoj temas pri "armilo" sufiĉe paca, ĉar anstataŭ kontribui al militaj ludoj, povas esti uzata por pli humuraj kaj distraj ludoj, kiuj eĉ kontribuu al socia ekzercado, ekzemple anstataŭ unu partio kontraŭ alia, ĉiu kontraŭ ĉiu, ĉar temas nur pri malsekigado, ktp.

Same okazas ĉe agado de junuloj aŭ eĉ plenkreskuloj, ĉar ĉiuj povas necesi infanecan ludon kiel distro aŭ malŝtrecigo.

Eksteraj ligiloj redakti