Malfermi la ĉefan menuon

Akvorezervejo El Chocón

Akvobaraĵo en Argentino

39°17′S 68°48′W  /  39.283°S, 68.8°U / -39.283; -68.8 (Akvorezervejo El Chocón)

Hidroeléctrica El Chocón estas entrepreno por generado de elektra energio pere de la profito de akvosalto formata de la verkoj El Chocón [ĉoKON] kaj Arroyito (rojeto) super la rivero Limajo (Argentino).

La Hidroelektra Komplekso havas instalitan povumon de 1.328 MW, kaj enhavas la centralojn El Chocón kaj Arroyito. La aro reprezentas kapablon por averaĝa ĉiujara generado de 3.600 GW/h, kio ekvivalas proksimume al 5% de la generado de la tuta Argentina Sistemo de Interkonektado.

Estas situanta en la regiono Comahue, formata de la provincoj argentinaj Río Negro, Neŭkeno kaj la suda parto de la provincoj Bonaero kaj La Pampa.

La Centralo El Chocón troviĝas super la rivero Limajo, je 80 km supre de ties kunflo kun la rivero Neŭkeno.

Arroyito [aroJIto] (rojeto) estas la kompensa digo de El Chocón, kaj estas situanta super la sama rivero, 25 km malsupre.

Eksteraj ligilojRedakti