Akvoturo en Vroclavo

Historia vroclava akvoturo troviĝas en Borek, la distrikto de Krzyki kiu estas la suda komunumo de Vroclavo, Pollando.

Akvoturo en Vroclavo
Wieża ciśnień przy alei Wiśniowej we Wrocławiu
observturo
Bazaj datoj
Konstrustilo Secesio • eklektika arkitekturo vd
Arkitekto Karl Klimm vd
Lando Pollando vd
Situo Vroclavo
Situo
Geografia situo 51° 5′ 7″ N, 17° 1′ 3″ O (mapo)51.0852305617.01756389Koordinatoj: 51° 5′ 7″ N, 17° 1′ 3″ O (mapo)
Akvoturo en Vroclavo (Malsuprasilezio)
Akvoturo en Vroclavo (Malsuprasilezio)
DEC
Akvoturo en Vroclavo
Akvoturo en Vroclavo
Lokigo de Malsuprasilezio en Pollando
Situo de Akvoturo en Vroclavo
Map
Akvoturo en Vroclavo
vdr
Vido de la oriento, de avenuo Wiśniowa

Konstruo redakti

La akvoturo ĉe Sudecka Strato en Vroclavo estas projektita de Karl Klimm, agnoskita loka arkitekto. Fama ĉe komenco de la 20a jarcento, Klimm ankaŭ projektis la imponan konstruaĵon de la Mezlernejo de Konstrumetioj (la hodiaŭa Fakultato de Arkitekturo de la Vroclava Politekniko) kaj la Zwierzyniecki Ponto (antaŭe konata kiel la Paspermesa Ponto).

Konstruita dum jaroj 1904-1905 apud Wiśniowa Avenuo kaj Sudecka Strato kruciĝo, la turo provizis akvon al la loĝantoj de la sudaj distriktoj de Vroclavo dum multaj jaroj. La turo estas 63 metrojn alta.De komenco ĝi estis ekipita per elektra lifto. De junio 1906 la lifto ebligis homojn atingi terason troviĝantan ĉe alto de 42 metroj (la bileto kostis 10 pfenigoj), de kiu ili povis admiri la panoramon de Vroclavo, ĝian ĉirkaŭaĵon kaj monton Ślęża. Ek de 1908 oni suprenlevis ruĝan flagon por informi homojn, ke en la tago estas tre bonaj spektokondiĉoj por observi Sudety Montoj.

Du skulptistoj, Taschner kaj Bednorz, ornamis la plej malaltan parton de la konstruaĵo per bareliefoj de sabloŝtono, montrataj fantastajn bestojn laŭ mezepokaj bestarlibroj. De fontano troviĝanta sur la nord-orienta fasado fluis kristale pura akvo, kiu havis sian fonton en la kelo de la turo. La fontanon ornamas bareliefo prezentata nimfon sidantan sur tritono.

Ĉi tiu granda brika konstruaĵo imitis mezepokajn kastelojn. La turo estis lokita sur solidaj fundamentoj. En plej malalta parto troviĝis loĝejoj por laboristoj prizorgantaj la akvan provizan sistemon.

Historio redakti

Dum la sieĝo de Festung Breslau (Vroclava Fortikaĵo) en 1945 la turo servis kiel komanda punkto. La ĉirkaŭa areo estis forte bombita kaj difektita en furioza batalo, sed la turo restis preskaŭ sendifekta dum la dua mondmilito. Ek de 1945 la turo suferadis pro manko de riparoj. Ĝis la 1980-aj jaroj la turo servis kiel akvorezervujo, egaliganta akvopremon por la sudaj distriktoj de la urbo.

En 1995 la turo estis aĉetita de la urbo fare de la Stephan Elektronik Investada Firmao. La konstruaĵo estis renovigita kaj komencis sian novan vivon kiel eleganta restoracia komplekso, nomita Wieża Ciśnień (pollingve  "akvoturo").