Alabastrono (en antikva greka αλάβαστρον;[1]​ plurale: alabastra aŭ alabastronoj) estas malgranda ujo uzita en la antikveco por enhavi esencojn aŭ parfumojn.[2]

Alabastrono el vitropasto. Muzeo Luvro.

Foje ili estis fabrikitaj el alabastro; de tie la sama etimologio.

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Antikva vazo por enteni parfumojn, ungventojn. Estis fama tiu de oro, eltrovita en Nemrido, kun surskribo pri Sargono, la asira reĝo. Kaj ankaŭ la "Ŝranko por enmeti alabastronojn."[3]

Notoj redakti

  1. (angle) Alabastron, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, en Perseus [1] Konsultita la 27an de Novembro 2017.
  2. Vial, Claude (1983). Léxico de antigüedades griegas. Madrid: Taurus Ediciones. p. 52. ISBN 84-306-5705-3.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 9.