Alain BRINGOLF naskiĝis en La Chaux-de-Fonds, kantono Neŭŝatelo, Svislando en la jaro 1940. Li estas fakulo pri edukado kaj instruisto. Li estas membro de politika partio laborista. De 1977 ĝis 1995 li estis membro de la registaro de la urbo La Chaux-de-Fonds (ekzekutiva instanco). De 1973 ĝis 2009 li estis membro de la kantona parlamento de la kantono Neuchâtel (leĝofara instanco).

Alain Bringolf
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1940 (1940-01-01) (84-jaraĝa)
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pri Esperanto redakti

Alain Bringolf kaj Claude Gacond estis kolegoj en la kantona parlamento dum pluraj jaroj kaj konas unu la alian ekde jardekoj. Same ili estis kolegoj en la lernejoj de la urbo La Chaux-de-Fonds, kie ili dediĉis sian tutan vivon al instruado al infanoj. Tiel Bringolf povis konsciiĝi pri la valoro de la aktivecoj de sia kolego Gacond. Claude Gacond estas arkivisto de la Centro pri Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia CDELI, kiu situas en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds.

Alain Bringolf kiel kantona deputito lanĉis Mocion « Valorigi Esperanton », kiu ricevis apogon per subskribo de 27 deputitoj, kiam ĝi estis oficiale transdonita al la registaro de la kantono Neuchâtel en 2008. La Kantona Konsilio (leĝofara instanco) akceptis la Mocion « Valorigi Esperanton » per 60 poraj voĉoj kaj 41 kontraŭaj voĉoj en februaro 2009. La teksto de la Mocio troviĝas sur la blogo de Mireille Grosjean, kun-prezidanto de Svisa Esperanto-Societo[1] en februaro 2009.

Eksteraj ligiloj redakti