Alain Dawson

franca lingvisto kaj esperantisto


Alain Dawson estas franca lingvisto kaj esperantisto. En siaj studentaj jaroj, li de 1977 ĝis 1980 estis la centra redaktoro de la komuna gazeto de la eŭropaj junularaj Esperanto-asocioj Koncize, ekde 1982 plurajn jarojn estis la prezidanto de Junulara Esperantista Franca Organizo, kaj kunlaboris en la projekto Distribuita Lingvo-Tradukado. Doktoro en Sciencoj de la Universitato de Tuluzo le Mirail, kie li prezentis doktorigan tezon pri la pikarda[1], alinomata 'ch'ti, varianto de la franca en Pikardio, Alain Dawson en 1977 per pikardlingva scienc-fikcia novelo gajnis la premion "Renaskiĝo de la pikarda" en Brunehaut-Hollain (Belgio).

Alain Dawson
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En 1978 li estis kunorganizanto de la unua Populara Pikardia Somera Universitato proksime de Arras. Li ekde tiam kunlaboras kun diversaj asocioj kaj kulturaj revuoj pikardlingvaj (Chtipicar, Arcorder, Insanne kaj aliaj), kaj estas la aŭtoro de pluraj popularaj libroj pri la dialekto. Li estis unu el la tradukistoj de la bildstrio Asterikso en la picarda (surloke ankaŭ konata sub la nomo ch'ti)[2]. Li ankaŭ estis kronikisto por la radio France Bleu Nord ekde 2004.

Verkoj redakti

  • Le picard de poche. Parizo : Assimil, 2003, 192 p.
  • Le « chtimi » de poche, parler du Nord et du Pas-de-Calais, Parizo : Assimil, 2002, 194 p.
  • Ch’village copè in II (2007), Eld. Éditions Albert René
  • Astérix pi Obélix is ont leus ages, ch’live in dor (2010), Eld. Éditions Albert René

Referencoj redakti

  1. Noto : kvankam 'lingvo de Francio' ĝi estis ekskludata de la listo de la instruataj regionaj lingvoj, verŝajne pro malfido ke ĝi malutilus al la franca, kvankam ĝi ĝuste stimulas la intereson lerni aliajn lingvojn. (Fonto : Courrier de l'Unesco - Lingvoj en danĝero, p. 9, 2009, numero 2, ISSN 1993-8616)
  2. Isabelle Duriez, Langues en danger, Parlons sérieusement le Ch'ti, c'est quoi ? [archive], p. 8-9, Courrier de l'Unesco, 2009, numero 2, ISSN 1993-8616

Eksteraj ligiloj redakti

Skiza biografieto pri li en la retejo bibliomonde Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (france)

Retejo pri la pikarda al kiu li kunlaboras : Chtimi-picard

Ampleksa retejo de li pri la pikarda dialekto (en la pikarda kaj franca)

Vidu ankaŭ redakti

Pikarda lingvo