Albuñán [albuNJAN] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la centra parto de la komarko de Guadix. Limas kun la municipoj de Guadix, Valle del Zalabí, Jérez del Marquesado kaj Cogollos de Guadix. Aliaj proksimaj lokoj estas Alcudia de Guadix, Exfiliana, Lanteira kaj Alquife. Tiu malgranda vilaĝo estas sur la norda limo de la Natura Parko de Sierra Nevada. Laŭ la INE, tiu setlejo havis en 2016 421 loĝantojn.

Albuñán
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 18518
Demografio
Loĝantaro 419  (2023) [+]
Loĝdenso 52 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 14′ N, 3° 8′ U (mapo)37.2270817-3.1331968Koordinatoj: 37° 14′ N, 3° 8′ U (mapo) [+]
Alto 1 120 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albuñán (Provinco Granado)
Albuñán (Provinco Granado)
DEC
Albuñán
Albuñán
Situo de Albuñán
Albuñán (Hispanio)
Albuñán (Hispanio)
DEC
Albuñán
Albuñán
Situo de Albuñán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albuñán [+]
vdr


Situo de Albuñán en la provinco.

La areo estis abandonita post la konkero fare de la kristanaj trupoj fine de la 15a jarcento. Poste ĝi estis reloĝita de malnovaj kristanoj.

Inter la 1930-aj kaj la 1960-aj jaroj Albuñán atingis sian pinton de ĉirkaŭ milo da loĝantoj, poste falis ĝis perdo de pli ol duono de la loĝantaro.